La kongresejo Lille Grand Palais troviĝas en la negoca kvartalo Euralille kaj nur kelkajn minutojn piede for de la urbocentraj stacidomoj. Fasonita de arkitekto Rem Koolhass, ĝi estas 45 000 m² vasta.
Adreso: 1 boulevard des Cités-Unies, 59800 Lille, Francio (enirejo: ĉe boulevard Émile-Dubuisson)
Retejo:
www.lillegrandpalais.com
Lille Grand Palais enkalkulas:
18 000 m² da ekspoziciejo
3 aŭditoriojn kun 300, 500 kaj 1 500 sidlokoj
27 kunvenoĉambrojn
1 koncertejon "Zénith Arena" kun 5 000 sidlokoj
1 182 aŭtopark-lokojn
Ĉiujare Lille Grand Palais gastigas pli ol 300 aranĝojn diversampleksajn kaj pli ol 1 milionon da vizitantoj. Ĝi krome estas la unua kongresejo atestita "HQE" (alta media kvalito).
La akceptejo
Tiu teretaĝa akceptejo estas la ĉefa enirejo de Lille Grand Palais. Sur tiu ebeno 1 500 m² vasta eblas instali vestejon, informejon, registrejon kaj ĉian necesan indikaron.
La tuta kongresejo havas sendratan retkonekton (WiFi). |
  |
La koncertejo "Zénith Arena"
La koncertejo enkalkulas de 2 500 ĝis 5 000 sidlokojn. Ĝi tre taŭgas por ampleksaj eventoj tre diversaj: rokmuzikaj koncertoj, konferencoj, surmerkatigoj, ktp. |
|
 |
|
|
La aŭditorioj
Aŭditorio Vauban |
|
Aŭditorio Pasteur |
|
Aŭditorio Eurotop |
 |
|
 |
|
 |
1 486 sidlokoj
kun trinivelaj pordoj al aliaj kongresejaj partoj |
|
486 sidlokoj
en la kerno
de la kongresejo |
|
314 sidlokoj
kun tabloj kaj individuaj sonsistemoj |
La kunvenoĉambroj
Estas multaj kunvenoĉambroj, po 85 ĝis 196 m² vastaj, en 4 niveloj de la kongresejo.
Programo
La 100a Universala Kongreso proponos riĉan programon por siaj kongresanoj junaj kaj malpli junaj, ekzemple:
- ekskursoj en Lillo, en Francio (inkl. en Parizo) kaj Belgio, kaj ĉiutage en Bulonjo-ĉe-Maro
- koncertoj kaj spektakloj ĉiutage
- prelegoj kaj ekspozicioj
- strategiaj forumoj de la Esperanto-movado
- asociaj kaj fakaj kunvenoj
Krome la fundamenta volo de la LKK estas malfermi la Universalan Kongreson al la ĝenerala publiko. Tial pluraj programeroj okazos publike en la urbo, ekzemple:
- koncertoj kaj spektakloj en la somera arango "Lille-Plage" (artefarita strando en Lillo kun multaj animajoj)
- muzikaj animajoj sur Lilla stratoj aŭ placoj
- ekspozicioj en diversaj Lillaj lokoj
Baldaŭ aperos pli da informoj pri ĉio ĉi!
Bonvenon en Francion
Escepta estos la okazo festi la centan Universalan Kongreson de Esperanto ĝuste en la region, kie okazis la unua! En Lillo, bela ĉefurbo de norda Francio, vi malkovr

os tute tipan arkitekturon, ŝatos bonvenigan etoson, kaj povos facile iri ĝi la proksima urbo Boulonjo-ĉe-Maro laŭ la paŝoj de L.L. Zamenhof
La Lilla kongresejo oportune troviĝas proksime al la stacidomoj kaj rande de la urbocentro. Tie vi ĝuos buntan, altkvalitan programon preparitan speciale por tiu elstara evento.
Francio estas monde famkonata pro diversaj pejzaĝoj, long historio, kulturo kai kuirarto. Dum viaj ekskursoj antaŭ, dum aŭ post la kongreso vi spertos la kulturan riĉecon de la lando.
Lillo situas kerne de triangulo Londono- Bruselo - Parizo [je 80 minutoj for deLondono, 36 minutoj for de Bruselo, 60minutoj for de Parizo kaj 50 minutoj forde la pariza flughaveno Roissy-CDG).
Norda Francio estas la plej juneca regiono en la lando kaj unu el la plej loĝatajen Eŭropo. Pordo de Francio al nordaEŭropo, la regiono mirigas kaj mirindas.
Riĉa heredaĵo
Rigardante al la estonteco, Lillo tame fiere konservas siajn historion, tradiciojn kaj identecon. La urbon konkeris laŭvice la flandroj, la britoj, la nederlandanoj, la hispanoj kaj la francoj. Tiuj epokoj plu videblas en miriga arkitekturo kun diversaj influoj.

Tiel en Lillo kunestas malnovo kaj novo.
La riĉeco de la diversepokaj stiloj donas evidentan ĉarmon al la urbo.
Lillo estas urbo plej agrabla. Laŭ ĝiaj
stratoj vi trovos luksajn butikojn kaj
butikoplenajn piedstratojn, artogaleriojn
kaj multkolorajn stratbazarojn...
Karbonado, “potjevleesch” (potetviando),
fromaĝoj kaj tradiciaj bieroj: tiujn trezo
rojn vi frandu en centjaraj tavernoj aŭ
plej modernaj restoracioj, kie la franca
kuirarto kunigas lokajn tradiciojn kaj
internaciajn receptojn.
Svarma Kultura
Kulturo grave rolas en Lillo, kiu enkalkulas 20 muzeojn. Goya, DelacroiX kaj
Rodin briligas la Belartan Muzeon (dua
plej ampleksa muzeo en Francio, post
Louvre).
En la najbara urbo Roubaix naĝejo iĝis
unu el la plej belaj muzeoj en Francio.
La nova muzeo Louvre-Lens malfermiĝis
en 2012 Sine de mineja areo kaj jam
ravis centmilojn da vizitantoj.
Dumjare okazas multaj festivaloj, paradoj,
spektakloj, gravaj ekspozicioj... Rimarkinda estas la granda stratbazaro de Lillo,
kiu estas la dua plej ampleksa stratevento en Eŭropo.