Brazilo estas lando monde fama pro ĝia tropikeca etoso, pro ĝiaj afablaj enloĝantoj kaj pro ĝia granda diverseco. Ni invitas ĉiujn esperantistojn de la tuta mondo veni malkovri (aŭ remalkovri) nian belan landon pere de nia internacia lingvo.
Ni elektis la urbon Fortalezo pro diversaj kialoj. Unue, ĉar tie loĝas fervora kaj aktiva junularo, kiu interesiĝis pri ĝia organizado. Due, ĉar kiam someras en la norda duonsfero de la mondo, vintras en la suda… Bonŝance, vintro en Fortalezo ne vere ekzistas kaj temperaturoj neniam iras sub 25°C (75°F), kaj ne pluvas dum julio kaj aŭgusto. Trie, Nordorienta regiono de Brazilo, kie troviĝas Fortalezo, estas ofte forgesita de la sudbrazilanoj, kaj ni volis doni al Nordoriento ŝancon gastigi tiun mirindan kongreson. Kvare, por profiti la valoran sperton de CEA —Cearaa Esperanto Asocio, kiu organizis UK 2002. Por scii pli pri la aventuroj de la organiza teamo, tralegu la paĝon pri novaĵoj de tiu ĉi retejo.
IJK okazos inter la Futbala Mondpokalo, kiu okazos ankaŭ en Brazilo, kaj la 99a UK, en Bonaero. Tiel, eksterlandanoj kiuj venos por la mondpokalo povos profiti kaj resti por la IJK, dum tiuj, kiuj venos por UK povos profiti por ankaŭ IJK-umi. Fortalezo estas meze de la vojo inter Eŭropo aŭ Nordameriko kaj Argentino. Finfine, tiuj, kiuj emos resti en Brazilo dum pli da tempo povos profiti niajn antaŭ kaj post-kongresajn ekskursojn, kiuj kunportos la partoprenantojn al belegaj lokoj, inter ili kelkaj el la plej belaj plaĝoj de Brazilo.
Loĝado
La kongresejo disponebligas diversajn manierojn por tranoktadi en la kongresejo mem. Ankaŭ eblas memstare loĝi ekstere.
Ĉambroj
La ĉambroj estas renovigitaj.
Amastendoj
Ni disponebligos grandajn armeajn tendojn, en kiuj eblas amase loĝi.
Hamakejo
Hamakejo estas granda novaĵo en la IJK! Vi povos ĝui tiun brazilan manieron tranokti en hamako. Haveblas 40 hamakoj, kaj la hamakejo estas sub tegmento. Ĝi estas la plej malmultkosta maniero tranokti dum IJK, kaj ankaŭ la plej freŝiga. Ni disponebligas ĝin specife por tiuj kiuj venas per aviadilo kaj ne povas kunporti tendon aŭ matracon. Ne forgesu kunporti littukon se vi deziras pli konforte. Litkovrilo ne estos nepre bezonata ĉar la vetero estas ĉiam varma.
Propra tendo
Alia malmultkosta ebleco por tranokti en la IJK, kunportante vian propran tendon, vian matracon. Ĝi permesos al vi kaj intimecon kaj malmultkoston.
Arta programo
La arta programo de la IJK estos riĉa kaj diversa: ĉiutage venos artistoj el Brazilo kaj el la tuta mondo, por etosigi la noktojn en plaĉa momento kie kuniĝos esperantistoj kaj neesperantistoj.
Malkovru la regionon de Fortaleza en mirindaj ekskursoj…