|



e-mail |
|
|
Geedziĝo en Japanio ( 05, 2005 )
Ĉiujare multege da geedziĝoj okazas ĉie en la mondo. Ceremonioj
kaj nuptoj tamen aspektas tute aliel en ĉiuj landoj, depende de
religioj, nacioj, regionoj, tradicioj..ktp. Ankaŭ en Japanio
geedziĝoj estas tre interesaj kun multaj karakterizaj kutimoj.
Jene mi raportas pri japanaj geedziĝoj, prezentante de tempo al
tempo japanajn vortojn.
|
Fianĉiĝa kunsido Juinoh
Post kiam geviroj decidas geedziĝon, ili aranĝas fianĉiĝan kunsidon
kun gepatroj el ambaŭ familioj. La kunsido nomiĝas Juinoh (結納), kaj
ĝi estas tradicia rito en kiu familio de novedzo donacas monon al la
familio de novedzino. La monsumo estas kutime ĉirkaŭ miliono da jenoj
(10,000 Euro), kaj ricevante la monon la familio de novedzino devas
redoni duonon de la ricevita mono. Lastatempe malmultiĝis paroj kiuj
faras Juinoh, sed ankoraŭ 80% faras. Interese, ke ĉi tiu kutimo estas
tute kontraŭa ol tiu en Hindujo kaj Europo, en kiu ĉiam novedzino
kunportas monon al la familio de novedzo. |

|
 |
Geedziĝa Ceremonio
Ekzistas ĝenerale tri tipoj de ceremonioj, Ŝinzenŝiki (神前式),
Ĝinzenŝiki (人前式), kaj kapela ceremonio (チャペル式). Ŝinzenŝiki estas
ŝintoisma ceremonio en ŝintoisma templo. Ŝintoisma pastro gvidas
la ceremonion, kaj virino kaj viro vestiĝintaj en blanka geedziĝa
kimono Ŝiromuku (白無垢, dekstra bildo) kaj Hakama (geedziĝa kimono
por viroj) fariĝas geedzoj post trinkado de sankta Sakeo. Kutime
nur familianoj rajtas en ĝi partopreni. Ĝinzenŝiki estas
ceremonio sen religio, en kiu geviroj deklaras antaŭ atestanto
kaj invititoj, ke ili fariĝas geedzoj. Kapela ceremonio estas
geedziĝo en protestantisma kapelo. Strange en Japanio ĉi tiu
kapela ceremonio fariĝis dum lastaj dekkelkaj jaroj la plej
populara, kaj multaj paroj kiuj ne estas baptitaj ricevas
geedziĝajn mesojn en specialaj kapeloj kiuj donas geedziĝajn
mesojn ankaŭ por nebaptitaj homoj. |
Krom ĉi tiuj tri ĝeneralaj stiloj ankaŭ ekzistas Bucuzenŝiki (仏前式),
budaisma ceremonio en budaisma templo, kaj katolika ceremonio en
katolika preĝejo por baptitaj katolikoj, sed ili estas malpli oftaj.
Kaj kvankam organizi ceremoniojn multekostas ne grave en kiu stilo,
fakte nek unu ceremonio havas leĝan efikon, tial por fariĝi vere
laŭleĝe kiel geedzoj oni devas aldone iri al urbodomo kun dokumentoj.
En Japanio ĉiu geedziĝa ceremonio estas nur multekosta rito por senti
etoson.
|
Unua Nupto Hirouen
Post ceremonio sekvas nupta bankedo. Ĝi nomiĝas Hirouen (披露宴),
kaj okazas en bela kaj nobla bankedejo en hotelo aŭ restoracio.
Invititoj kunportas ĉirkaŭ 30,000 jenojn (300 Euro) kiel
partoprenokotizon, kaj ricevas frandajn pladojn de franca, japana
aŭ ĉina kuiraĵoj kun alkoholaĵoj. Hirouen daŭras kutime tri
horojn, kaj dume novedzino kelkfoje ŝanĝas siajn robojn. Ĉi tiu
ŝanĝado de roboj estas tipe japana kutimo kiu nomiĝas Oironaoŝi
(お色直し, maldekstra bildo), kaj ĝi estis origine transvestiĝo de
kimono al blanka okcidentstila dekoltita robo, kiam antaŭe pli
multaj homoj faris Ŝintoisman ceremonion en kimono kaj poste
nupton en blanka robo. Sed nun ĝi fariĝas simple unu el amuzaĵoj
por gastoj. Averaĝe dufoje ĝi okazas, de kimono al blanka robo,
poste al kolora vespera robo. En kelkaj kazoj novedzoj ankaŭ
transvestiĝas. |
 |
Kaj estas tendenco, ke en vilaĝoj oni troigas kaj eĉ kvar aŭ kvinfoje
faras transvestiĝon. Ĉe la fino de la nupto partoprenantoj ricevas
donacon Hikidemono (引き出物) en granda sako, kiel kvazaŭ redonaĵojn por
la kunportita mono de partoprenantoj. Hikidemono diversas laŭ
regionoj, ekzemple vitraj glasoj, belaj teleroj, aŭ kelkfoje manĝaĵoj
kiel ekzemple bongustaj fiŝoj.. ktp, sed ĉiam devas esti sufiĉe
altvaloraj por montri plenan dankemon al partoprenantoj.
Dua Nupto Niĝikai
Organizi Hirouen kostas tiel multe, ĉirkaŭ tri milionojn da jenoj
(30,000 Euro) por 60 personoj kaj 3 horoj averaĝe, ke por ŝpari monon
oni devas inviti malmulte da homoj kaj fari mallongan nupton. Tial
preskaŭ ĉiam post unua nupto Hirouen sekvas dua nupto Niĝikai (二次会)
en alia restoracio, por junaj gekolegoj de novedzoj, kiuj ofte ne
estis invititaj al Hirouen. Niĝikai estas kutime pli modesta ol
Hirouen kaj familianoj malofte partoprenas. Partoprenantoj denove
pagas kotizon, kvankam ĝi daŭras same kiel la unua nupto maksimume
nur tri horojn. En Japanio preskaŭ ĉiuj restoracioj kaj drinkejoj
devigas al homoj fini bankedojn post tri horoj averaĝe, tial por
festi la tutan nokton oni devas bedaŭrinde kelkfoje ŝanĝadi
sidlokojn. Sekve sufiĉe ofte okazas, ke post la dua nupto sekvas tria
aŭ eĉ kvara nuptoj en alia drinkejo kompreneble po tri horojn kaj
ĉiufoje pagante monon.
Kiel vi vidas, ĝenerale geedziĝoj en Japanio konsisitas tiamaniere el
kvar partoj, fianĉiĝa kunsido Yuionoh, geedziĝa ceremonio, unua nupto
Hirouen, kaj dua nupto Niĝikai. Estas plej karakterize, ke geedziĝoj
en Japanio jam fariĝis grandega kaj multekosta komerco, kaj pro tio
geedziĝa industrio estas nun unu el la plej prosperaj kaj sukcesaj
industrioj en Japanio. Antaŭ ĉio preskaŭ ĉiu paro faras geedziĝan
ceremonion kvankam ĝi tute ne havas leĝan efikon. Nur por senti
etoson ne baptitaj paroj volonte elektas kapelojn, pagante multe da
mono por rezervi popularajn kapelojn. Ofte luksaj hoteloj estas
preferataj por fari nuptojn. Estas amuza fenomeno en Japanio, ke
preskaŭ ĉiuj luksaj hoteloj havas sian propran ŝintoisman altaron kaj
protestantisman kapelon kiel instalaĵojn, por oferti ne nur nuptojn
sed ankaŭ ceremoniojn jam en la samaj konstruaĵoj por gajni pli multe
da mono. Tiaj altaroj kaj kapeloj abundas, kiuj estas konstruitaj de
posedantoj de hoteloj pure por la komerca celo, kaj havas nenion
komunan kun la religioj. Ĉi tiu strategio evidentiĝis tre sukcesa,
ĉar lastatemepe tiaj hoteloj ĉiujare gajnas pli kaj pli multe da mono
kiel geedziĝejo ol tranoktejo ofertante multajn ceremoniojn kaj
nuptojn. Krome ekzistas tia modo, fari kapelan ceremonion
eksterlande, en Hawaii, Guam, aŭ Europo por senti pli solenan etoson,
kompreneble aldone uzante monon por vojaĝo. Transvestiĝo de roboj dum
nuptoj estas tiom multekosta kaj komerca kutimo, ke oni devas
pluroble elspezi monon por prunti plurajn robojn (ofte robojn oni ne
povas aĉeti, sed devas prunti jam uzitajn!!). Ĉe la fino donaci al
gastoj donacojn sonas agrable, sed la afero entute aspektas tiel, ke
partoprenantoj simple mem aĉetas por si siajn donacojn kunportante
donacmonon. Ĉi tiu kutimo estas post tia japana tradicio, ke oni
devas fari redonon okaze de ĉiuj ricevoj, kiel ekzemple okaze de
Juinoh unu familio donas monon, kaj la dua tuj redonas la duonon de
la ricevita mono. Pro tio donantoj bezonas ĉiam jam en la komenco
enkalkuli la ricevon de redono kaj devas kunporti simple pli multe ol
intencita prezo.
Japanoj tamen ĉiam sentas grandan feliĉon pro geedziĝoj kaj ne
hezitas por tio uzi monon. Multaj paroj kolektas monon dum pluraj
jaroj por iam estontece fari bonan ceremonion kaj nuptojn, aliaj
rezignas geedziĝi pro manko de mono. Partoprenantoj ankaŭ ne plendas,
ke ili devas kunporti monon aŭ pagi kotizojn.
Referenco:
”Konreijiten” Ryouiĉi Ayabe ( Ŝinseiŝuppanŝa, 1996 )
Sachiko Hirata Wasilewska
|
|
|
|