東京エスペラントクラブ (TEK) の
 ホームページへようこそ

 


 

 

telefono

Tokia Esperanto-Klubo
(TEK)

Daikan Plaza A-419 7-1-7 Nishishinjuku Shinjukuku Tokyo 160-0023 
Japanio
tel: +81-3-3364-4957

e-mail

   

 

 

La Suno Pacifika  




Lingvoj Internaciaj Artefaritaj,  Parto I /  Universalglot ( 07, 2004 )



En ĉi tiu numero de Suno Pacifika mi volas komenci serion da artikoloj dediĉitaj al interlingvistiko. Internaciaj artefaritaj lingvoj estas mia granda hobio kaj mi esperas, ke la legantoj de Suno Pacifika, kiuj ja estas Esperantistoj, ankaŭ ŝatos legi pri tiu ĉi temo. Ekde la nuna numero de nia gazeto mi volas prezenti diversajn lingvojn kreitajn de la 19-a jarcento ĝis nun. Lingvoj, kiel ekzemple Volapük, Ido aŭ Interlingua IALA estas sufiĉe famaj, kvankam Esperanto estas la nekontestebla venkinto, kion certe pruvas ĝia populareco kaj nombro de uzantoj. Tiujn aliajn lingvoprojektojn mi volonte prezentos en la sekvontaj numeroj de Suno Pacifika, tamen grandparte mi intencas koncentriĝi prefere sur lingvoj malpli konataj kaj prezenti ilian pli detalan priskribon aŭ eĉ gramatikajn skizojn. Hodiaŭ mi prezentos tre interesan kaj malnovan, kvankam malmulte konatan lingvon Universalglot. Unue tamen mi volus fari etan enkondukon al la temo de internaciaj helpolingvoj.

Tipoj de lingvoj artefaritaj

Ĝenerale oni diferencigas tri tipojn de strukturo de internaciaj helpolingvoj :
1. Lingvoj aprioraj
2. Lingvoj aposterioraj
3. Lingvoj miksitaj

1. Lingvoj aprioraj estas lingvoj, en kiuj la tuta vortaro estas arbitre tute nove elpensita, neniu vorto baziĝas sur vortaro de lingvoj naturaj jam ekzistantaj, ĉio estas tute nova. En tiuj lingvoj la vortaro kutime baziĝas sur iu speciale elpensita sistemo de nocioj, ekzemple ĉiuj vortoj komenciĝantaj je iu litero de alfabeto rilatas nur al unu grupo de nocioj – ekz. plantoj aŭ sciencoj ktp. Tia sistemo estas logika, sed memori ĉiujn vortojn de tiaspeca lingvo estas kutime malfacile. Lingvoj aprioraj estas ofte nomataj ankaŭ ”lingvoj filozofiaj”.

2. Lingvoj aposterioraj estas lingvoj, en kiuj la vortaro baziĝas sur vortoj jam ekzistantaj en naturaj lingvoj, kutime lingvoj plej disvastigitaj en la mondo, plej multe parolataj. Kelkaj el tiuj kreitaj lingvoj havas tiel nomatan ”naturalisman” karakteron, tio signifas – ili imitas la naturajn komplikajn lingvojn kutime en la maniero de iuj neregulaj gramatikaj formoj, multaj esceptoj de artefarita sistemo ktp. Kvankam ili aspektas pli nature ol aliaj lingvoj artefaritaj, tamen la ekzisto de formoj neregulaj kaj gramatikaj esceptoj kaŭzas malfacilaĵojn dum lernado.

3. Lingvoj miksitaj – kiel la nomo mem montras – miksas en si du tipojn de lingva strukturo. Iu parto de ilia gramatiko estas aposteriora – precipe la vortaro devenanta de lingvoj jam ekzistantaj, sed alia parto de la gramatiko estas tute arbitra, elpensita de la kreinto, nesimila al iu ajn ekzistanta lingvo. Esperanto, kiu povas esti nomita lingvo aposteriora pro ĝia vortaro baziĝanta sur la vortaro de ekzistantaj naturaj lingvoj, havas laŭ mia persona opinio tamen iomete miksitan karakteron, precipe pro la ekzisto de jenaj vortoj : kiu, kia, kiel, kiam, kie, ĉi tiu,, ĉiu, iu ktp. Esperanto kompreneble ne estas ”naturalisma” lingvo, ĉar ĝia gramatiko estas reguloplena, tute sen esceptoj.
 


Universalglot

Universalglot estas aposteriora lingvo kreita de Jean Pirro (1831 - 1886), profesoro el Saint-Dizier en nordorienta Francio, en la jaro 1868. Tiu ĉi lingvo estis tre bone farita, kelkaj diras, ke eĉ multe pli bona ol Volapük, kiu aperis post ĝi. Bedaŭrinde Universalglot malgraŭ sia boneco ne sukcesis altiri la atenton kaj interesiĝon de homoj en tiamaj tempoj. Jean Pirro publikigis sian lingvon en libro eldonita en Parizo sub titolo : « Universal Sprache (Universalglot) mit Wörterbuch ». La aŭtoro tiel priskribis sian laboron : ”... Ni akceptas neniun konatan lingvon, aŭ pli vere, ni akceptas ilin ĉiujn; ĉar ni elektas el ĉiu lingvo la vortojn plej konatajn kaj nepre tiujn, kies elparolo postulas la plej malmultan penadon... lingvo latina donas la plejmulton da tiaj vortoj... la alfabeto estas farita el la sonoj komunaj al ĉiuj popoloj”. Kiel do ni vidas, la ideo esprimita en Esperanto ne estis nova, sed ĝi jam aperadis pli frue. La vortaro de Universalglot baziĝas ĉefe sur la lingvoj latina, franca, itala, angla, germana kaj hispana.

La alfabeto de Universalglot konsistas el 26 literoj – 6 vokaloj kaj 20 konsonantoj. La lingvo posedas nedifinitan kaj difinitan artikolon :

un – la nedifinita artikolo en singularo
(en pluralo ne ekzistas)

el - la difinita artikolo en singularo
li - la difinita artikolo en pluralo


Substantivoj same kiel en Esperanto estas neŝanĝeblaj – deklinacio fakte ne ekzistas. Por esprimi kazojn oni uzas prepoziciojn (same faras Esperanto).
Por esprimi la inan formon de substantivo oni aldonas la finaĵon –in.
Ekz. son – filo
sonin –filino


Ĉi tiu rimarko estas tre grava, ĉar kelkaj diras, ke la Esperantan finaĵon –in Zamenhof prenis de Universalglot.

En Universalglot ne ekzistas sufikso montranta la pluralon. Substantivoj en singularo kaj pluralo havas saman formon kaj por diferencigi la nombron oni uzas ĝuste la artikolojn : un, el, li.

Adjektivoj ankaŭ ne varias. Por montri la komparajn gradojn oni uzas la sufiksojn:

-er – por montri la pli altan gradon (Esperanta pli)
-est – por montri la plej altan gradon (Esperanta plej)


Kiel ni vidas, ĉi tiuj gramatikaj formoj klare devenas de la angla lingvo.
Eventuale oni povas ankaŭ uzi jenan metodon :

mer … - por montri pli
mest ... – por montri plej


Adverbon oni kreas per aldono de la litero –t.

Jen la personaj pronomoj :

I – mi nos - ni
tu – vi, ci vos – vi (pl.)
li – li, ŝi, ĝi ili – ili


(Ĉu povas esti, ke Esperanta ili ankaŭ devenas de Universalglot ?!)

La posedaj pronomoj :

men – mia nor - nia
ten - via vor - via
sen – lia, ŝia, ĝia lor – ilia


La numeraloj:

un, du, tri, quat, quint, sex, sept, okt, nov, dec; cent; mil



Verboj :

Infinitivo finiĝas per –en (kiel en la germana), ekz. haben – havi
Estanta tempo finiĝas per –e
Estinta tempo finiĝas per –ed
Estonta tempo finiĝas per –rai
Kondicionalo finiĝas per -rais
Imperativo havas formon de la verbradiko.
Participo aktiva finiĝas per –ant
Participo pasiva finiĝas per -ed



Ni provu iom ekzerci :

senden – sendi
I sende – mi sendas
Tu sended – vi sendis
Li sendrai – li sendos
Nos sendrais – ni sendus
Send ! – sendu !
sendant – sendanta
El bibel es sended – La libro estas sendita.


Universalglot posedas ĉirkaŭ 7000 vortojn, estas interese, ke la nombro de afiksoj en ĝi ne estas granda.

Bedaŭrinde ekzistas tre malmultaj spuroj post Universalglot. Interlingvistoj ofte prezentas ĉi-suban faman tekston, kiel ekzemplon de la lingvo:

Men senior, I sende evos un gramatik e un verb-bibel de un nuov glot nomed universal glot. In futur, I scriptrai evos semper in dit glot. I pregate evos responden ad me in dit self glot.

”Mia sinjoro, mi sendas al vi gramatikon kaj vortaron de nova lingvo nomata universala lingvo. En estonteco mi skribados al vi ĉiam en ĉi tiu lingvo. Mi petas vin respondi al mi en la sama lingvo.”

La lernolibroj de Universalglot estis eldonitaj krom la germana versio ankaŭ en la lingvoj franca kaj angla. La lingvo fakte restis nerimarkita kaj malgraŭ siaj tre bonaj trajtoj perdiĝis ie en la historio de interlingvistiko.

En mia sekvanta artikolo mi prezentos lingvon Solresol.


Igor Wasilewski (Pollando, Krakovo )