Historio de Aspirino ( 05, 2004 )
Aspirino – mirakla medikamento inventita antaŭ pli ol 100 jaroj
daŭre ne perdas sian popularecon. Homoj prenas ĝin kontraŭ
kapdoloroj kaj artretismo, sed lastatempe oni malkovras ankaŭ la
eblon uzi Aspirinon por kuraci kancerojn kaj la
Alzheimer-malsanon.
La inventinto de Aspirino estis germana apotekisto Felix
Hoffmann. En sia modesta laboratorio en la jaro 1897 li sukcese
sintezis puran formon de acetilosalicila acido. Tiam neniu
ankoraŭ povis supozi, kiel grandegan karieron faros poste
Aspirino. La ĉefa celo de doktoro Hoffmann estis produkti la
rimedon kontraŭ dolorplena artretismo. Lia plej grava paciento
estis lia propra patro, suferanta de tiu ĉi malsano. Post du
jaroj, en 1899, la fama firmao Bayer ellasis en la merkaton la
medikamenton Aspirin – la sukcesan rimedon kontraŭ artretismo.
Baldaŭ Aspirino fariĝis utila ankaŭ kontraŭ kapdoloroj. Ĝi estis
la plej ŝatata medikamento de Enrico Caruso – la plej fama itala
opera tenorulo en la komenco de la 20-jarcento. Li suferis de
fortaj kapdoloroj kaj en Aspirino vidis sian savonton. Aspirino
estis ankaŭ la unusola helpilo por la verkisto Franz Kafka. En
la jaro 1950 Aspirino eĉ trafis en la Libron de Guiness-Rekordoj
kiel la plej bone vendiĝanta kontraŭdolora medikamento en la
tuta mondo. De tiu tempo oni komencis uzi ĝin ankaŭ kiel
kontraŭinflaman medikamenton. En 1971 komencis aperadi la unuaj
raportoj de medicinaj esploroj, kiuj pruvis, ke Aspirino
malhelpas la agregadon de trombocitoj en sango kaj sekve la
formiĝon de tromboj. En la sama jaro brita farmacisto John Vane
malkovris la mekanismon de funkciado de Aspirino kaj publikigis
tion en la fama scienca revuo “Nature”. Post 6 jaroj la usona
revuo “Stroke” (Apopleksio) prezentis rezultojn de la unua
esploro, kiu pruvis, ke Aspirino malhelpas la iskemian
apopleksion de cerbo. En la jaro 1982 doktoro John Vane ricevis
la Nobel-premion en la medicina branĉo pro sia granda malkovro
de la mekanismo de funkciado de Aspirino. La sekvinta paŝo en
sciencaj laboroj super Aspirino iris en la direkton de prevento
de korinfarkto.
En 1988 rezulte de precizaj esploroj oni jam sciis ke
profilaktika uzo de Aspirino malgrandigas je 32% la nombron de
korinfarktoj. Milionoj da homoj en la tuta mondo komencis preni
Aspirinon profilaktike. Nun oni jam scias, ke Aspirino ankaŭ
agas kontraŭ kancero de dika intesto, kancero de prostato kaj
Alzheimer-malsano. Aspirino, kiu estis la mirakla medikamento de
la 20-a jarcento (kaj daŭre tia restas) estas fakte same aĝa
kiel la tuta medicino. Ĝi estis uzata (kvankam senkonscie) jam
en antikvaj tempoj – Hipokrates uzadis la sanigan ekstrakton el
salika ŝelo por kuraci kapdolorojn kaj malaltigi febron. Kvankam
li ne konis la acetilosalicilan acidon, tamen estas vero, ke ĝi
troviĝis en tiu ekstrakto. En la nunaj tempoj ĉirkaŭ 26 milionoj
homoj sole en Usono prenas Aspirinon kontraŭ korinfarkto. Antaŭ
7 jaroj la nombro de tiuj homoj estis nur 6.8 milionoj. Por
faciligi la uzadon de Aspirino farmacistaj kompanioj komencis
produkti specialan dozon de Aspirino, ne kontraŭ doloroj, sed
por profilaktiko kontraŭ korinfarkto. La nova dozo fariĝis
kvaroble pli malgranda : 80-120 miligramoj da acetilosalicila
acido je unu pilolo. Tian Aspirinon oni reklamas en Usono kiel
rimedon kontraŭ koronaria malsano. Antaŭnelonge la firmao Bayer
enkondukis Aspirinon kun kalcio por plifortigi ankaŭ ostojn.
Kiel funkcias Aspirino ?
En kelkaj vortoj oni povas diri, ke rezulte de malsano aŭ
mekanika lezo de histo en la organismo komenciĝas sinprotekta
reago, kiu simple estas nomata inflamo. Dum ĉi tiu procezo
liberiĝas substancioj nomataj prostaglandinoj, respondecaj pri
doloro kaj febro. La inflama procezo komenciĝas sub influo de
enzimo nomata fosfolipazo. En la kreiĝo de prostaglandinoj
partoprenas substancioj PGG2 kaj PGH2 (ĉi-lasta transformiĝas en
tiel nomatan tromboksanon). Fine, rezulte de la agado de
prostaglandinoj kaj tromboksano aperas doloro, febro kaj – tre
grave – pligrandiĝas la koaguliĝo de sango. Aspirino interrompas
la inflaman procezon tiamaniere, ke ĝi malebligas la formiĝon de
prostaglandinoj, dank’al kio ni ĉesas senti doloron kaj la febro
ankaŭ mildiĝas. Feliĉe Aspirino ne haltigas la procezon, kiu
instigas la imunan sistemon al la lukto kontraŭ malsano. Supre
mi skribis, ke prostaglandinoj pligrandigas la koaguliĝon de
sango. Tio signifas, ke post la uzo de Aspirino sango
maldensiĝas (la kontraŭa procezo). Estas grave scii ĉi tiun
fakton, ĉar la uzado de Aspirino ne ĉiam estas sekura. Ĝi havas
sian “flankan efekton”, kiu estas malordigo de sanga
koaguliĝado. Tia stato minacas je sangofluoj, precipe en la
digesta sistemo, sed foje ankaŭ en la cerbo. Tial la uzo de
Aspirino estas rekomendata sub strikta kontrolo de kuracistoj
kaj prefere por homoj kun plialtiĝinta riska faktoro de
koronaria malsano kaj korinfarkto. Pri tio respondecas diversaj
indikiloj en la homa organismo – la sangopremo, aĝo, la rilato
de entuta organisma kolesterolo al tiel nomata “bona
kolesterolo” (HDL – High Density Lipoproteins – lipoproteinoj
kun alta denseco). Kompreneble oni devas memori pri tiaj
riskfaktoroj, kiel fumado de cigaredoj kaj diabeto. Ĝenerale oni
povas diri, ke la danĝero pro uzo de Aspirino estas malgranda
kompare kun ĝia bonega saniga funkcio, kondiĉe ke oni prenas ĝin
en interkonsento kun kuracisto. Jen aliaj ekzemploj de utileco
de Aspirino :
- ĉe pacientoj, kiuj regule prenas negrandajn dozojn de
Aspirino, je 19% malgrandiĝas la ebleco de formiĝo de polipoj,
el kiuj povus disvolviĝi kancero de la dika intesto.
- ĉe viroj post la 60-jaraĝo regula prenado de Aspirino
malgrandigas je 60% la riskon de kancero de la prostato
- ĉe virinoj, kiuj prenadis Aspirinon dum la kuracado de seksa
sterileco, la ŝancoj naski infanon kreskis duoble
- regula akceptado de altaj dozoj de Aspirino kontraŭ inflamaj
statoj povas duoble malgrandigi la riskon de Alzheimer-malsano
- negrandaj dozoj de Aspirino malgrandigas la riskon de inflamo
de ĉirkaŭdenta histo
- ĉe pacientoj malsanaj je diabeto Aspirino preventas
retinopation en okuloj (dank’al sia kontraŭkoaguliga funkcio
ankaŭ en la enokulaj arterioj)
Dum 100 jaroj depost la invento de Aspirino oni trovis por tiu
medikamento pli grandan uzeblecon ol por iu ajn alia
medikamento. Aspirino estas tre rekomendata al homoj, sed ĉiam
sub unu kondiĉo – en interkonsento kun kuracisto.
Igor Wasilewski (Pollando, Krakovo )
|